컨텐츠 바로가기


product


현재 위치

  1. 문 학
  2. 원작 문학

이전 제품 보기

다음 제품 보기

크게보기

[P0000BMM] Fotoalbumo 1,2 de Trevor Steele

() 해외배송 가능

Fotoalbumo 1,2 de Trevor Steele 기본 정보
판매가
소비자가 0원
적립금
  • 0 (0%)
  • 무통장 결제시 적립금 ( %) 무
  • 카드 결제시 적립금 ( %) 카
  • 실시간 계좌 이체시 적립금 ( %) 실
  • 적립금 결제시 적립금 ( %) 적
  • 휴대폰 결제시 적립금 ( %) 휴
무이자할부
제조사 IEM
원산지 오스트리아
상품코드 P0000BMM
수량

updown

국내/해외배송
SNS 상품홍보
QR코드  

이미지저장 | 코드URL복사

QR코드 보내기 페이스북으로 보내기 트위터로 보내기 미투데이로 보내기 요즘로 보내기

장바구니 담기 관심상품 등록 추천 메일 보내기

쇼핑 계속하기 바로 구매하기

event

상품상세정보

호주 원작 에스페란티스토 작가 Trevor Steele의 작품(2권)으로 한 가족의 역사를 소개한 소설

Titolo Fotoalbumo, La
Romano. Unua kaj Dua volumoj
 
 
Aŭtoro Trevor Steele 
Kategorio Prozo originala / romanoj
Eldonloko, jaro Vieno, 2005 
Eldoninto IEM 
Klarigoj Daŭrigo de la sagao de aŭstralia familio.
ISBN/ISSN 3901752269 
Formato 165 paĝoj, 23 cm 
 
Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-03-03)
 
Per La fotoalbumo Trevor Steele volas prezenti tri generaciojn en la vivo de aŭstralia familio. La unua volumo el 2001, pri la jaroj 1939-65, prezentis la unuan generacion kaj la junaĝon de la dua. En la dua volumo aperas la jaroj 1966-69, ĉefe el la vidpunkto de la dua generacio. Temas pri kelkaj gefratoj, iliaj geedzoj, amikoj kaj kolegoj. La verko parte sekvas kolektivon, kvankam la vera ĉefrolulo ŝajnas esti David. Li kaj lia frato Sean estas detale, plurdimensie kaj konvinke prezentataj. Aliaj rolantoj ofte aperas pli ŝablone, kio povas esti natura pro la nombro de rolantoj, sed iom ĝenas en la ĉapitroj kie ili rolas pli grave. Precipe tio validas pri Helga kaj Bridget, la edzinoj de Sean kaj David.
Same kiel en la unua volumo la aŭtoro enkondukas ĉiun ĉapitron per priskribo de foto en familia albumo.
La plej valora trajto de ĉi dua volumo laŭ mi estas kelkaj interesaj scenoj el la vivo de David. Temas pri liaj zorgoj pri amo kaj politiko. Rolas liaj rilatoj al la edzino, al la kamaradino/amatino Genny kaj al la aŭstralia militado en Vjetnamio. En la scenoj ofte aperas tre viglaj dialogoj, kelkfoje en la konata suka lingvaĵo de Steele.
La familio de la romano estas Irlando-devenaj katolikoj. En la unua volumo moralaj dilemoj kaj religia edukado ludis sufiĉe gravan rolon. En ĉi dua volumo la moralaj dilemoj aperas ĉefe en politika formo rilate al la milito en Vjetnamio. Religiaj kaj ekleziaj malkonsentoj ja disigas la familianojn, tamen la katolikismo de kelkaj el ili ŝajnas al mi iom karikatura.
La aŭtoro tamen ne ĉiam kreas scenojn. Tro ofte laŭ mia gusto aperas klarigoj kaj rakontoj, kie la aŭtora voĉo estas iom seka, senpersona. Iufoje aperas eĉ informa parto preskaŭ ĵurnalisma. Ekz. sur la paĝoj 114-116 Steele kvazaŭ gazetartikole priskribas la aŭstralian traktadon de militrifuzantoj en la sesdekaj jaroj. Nu, kompense ni poste ricevas tre sukcesan kaj atentokaptan scenon kun David en kontraŭmilita manifestacio (p. 119-122). Persone mi preferus, se li enfokusigus pli multe tiujn bone tajlitajn partojn kaj eble fortranĉus iom el la vivo de flankaj parencoj pli ŝablone prezentataj.
Kvankam la dialogoj ĉiam estas viglaj, tamen mi ne ĉiam trovas ilin tre naturaj. Unu ekzemplo estas longa dialogo inter la fratino Zoe kaj ŝia bofratino Bridget (p. 131-133). Parte tio povas ŝuldiĝi al la karikatura karaktero de Bridget.
La lingvaĵo de Steele estas alia bona trajto de La fotoalbumo2. Ĝi fluas glate kaj portas la rakonton sen stumblaĵoj. Nenie oni indikas ĉu sekvos plia(j) volumo(j), sed laŭ la karaktero de la fino ŝajnas evidente ke jes. La tria generacio ĵus komencis naskiĝi. La eldonejo IEM sub editorado de Herbert Mayer ĉiam prezentas teknike belajn verkojn. Ĉi-okaze oni tamen ial elektis mikroskopan kaj malgrasegan litertipon.
 ----
Author: Trevor Steele
Kind: original work, novel
Availability: In stock
Year of publication: 2005
Format: libro glubindita
Description: Daŭrigo de la sagao de aŭstralia familio.
Pages: 165
Height: 230 mm
ISBN: 3901752269
Notes: Vidu ankaŭ la unuan volumon kaj trian volumon.
Review:
De Sten Johansson: Steele kronikas plu
De Donald Broadribb: La fotoalbumo, dua volumo
De Gerrit Berveling: Trevor Steele - Kvazaŭ amdeklaro
La Foto Albumo estas interesa rakonto de la vivo de familio en Australio kun mallongaj ĉapitroj perfektaj por legi dum la Esperanto Sumoo. (Panda - Internacia Esperanto-Sumoo Septembro 2014)
Rating: Add my rating
 
La fotoalbumo, dua volumo
Publikigita ĉe Esperanto sub la Suda Kruco
esperanto.net
La unua volumo de ĉi tiu biografia romano aperis en 2001. Ĉi tiu volumo temas pri la epoko de la Vjetnamia milito, kaj ĉefe rolas la vivoj de Sean kaj David O'Shea. Se necesas izoli la ĉefajn temojn, eblas diri ke ili estas:
 
(1) La vjetnamia milito, kaj la divido de la fratoj O'Shea kiun ĝi kaŭzis: Sean, "viktimo" de la usonaŭstralia propagando pormilita; David, fervora kontraŭmilita agitanto; Bernie, kiu en la koro de sia animo rifuzas mortigi (li malamas fiŝkaptadon, ĉar li malamas mortigi fiŝojn – kio kaŭzas problemojn, ĉar ne nur la patro, Paddy, sed preskaŭ ĉiu alia persono en la romano amas fiŝkaptadon) – sed malgraŭ tio li akceptas soldatiĝi por la vjetnamia milito, ĉar tio estas "lia devo".
 
(2) La prireligia disputo en la familio O'Shea: David estas fervore kontraŭ-religia; la patro Paddy estas ĝenerale senreligia; la ceteraj familianoj, inkluzive de la edzinoj, varias inter gradoj de religia fanatikeco.
 
(3) La laboroproblemoj, kaŭzitaj de la ekmalsaniĝo de la patro Paddy, kaj la neceso de la ceteraj familianoj ne nur lin mem prizorgi, sed ankaŭ lian segistan entreprenon.
 
Sed la kvalito kiu elstarigas la talenton de Trevor Steele estas ne la temoj.
 
Ĝi estas la humana kapablo senti kaj prezenti la animojn de la priverkatoj. Lia nekonvencia maniero prezenti tion lokigas lin inter la majstroromanistoj. Jes, li ja kapablas verki bonajn intrigojn (nur vidu la klimakson de lia romano Neniu ajn papilio!); tamen tio estas vere flankafero. La historio konsistas el personoj, kaj la agojn de la personoj instigas iliaj personaj spertoj, kredoj, fantazioj, emoj, sentoj – ne ia fikcia "scienco'; ĉu marksisma, ĉu merkatisma, ĉu teologia, ali-isma aŭ -ologia – kaj la vera vivo konsistas el tiuj personoj. Neniu priskribo de la historio estas aŭ objektiva aŭ subjektiva, ĝi estas la pensoj kaj agoj de antaŭaj personoj, kiel ilin vidas la menso kaj memoro kaj kompreno de la verkanto. Tion tre elegante esprimis Steele en la komencaj paĝoj de Neniu ajn papilio, kaj li plene pravas.
 
Multarilate, La fotoalbumo estas spegulo de Aŭstralio dum la 1960-oj, kiel ĝin konis Trevor Steele.
 
Ĉu vi ĝuos La fotoalbumon? La fotoj en ĝi estas vortofotoj, ne vidofotoj. Ĉu vi, kun la verkinto, povas unue percepti, pervorte, la eksteran aspekton de evento, kaj poste esplori la internon de la evento por kompreni ĝin? Mi esperas ke jes. Ĉu vi konsentos kun la aŭtoro pri la Vjetnamia Milito, religiaj temoj, ĉiutagaj rilatoj inter familianoj? Mi ne scias. Sed por mi La fotoalbumo estas historia romano kiun mi ne volus mankigi al mi.
 
Donald Broadribb
Trevor Steele - Kvazaŭ amdeklaro
Publikigita ĉe Esperanto, 2016
2016
esperanto.net
Jam en sia unua romano (SED NUR FRAGMENTO), kiun por FONTO mi recenzis siatempe, nomante ĝin plej funde esperantisma romano, kvankam Esperanto en ĝi ne rolas: temas ja pri serĉado je internacia interkompreno, pri respekto antaŭ plej malsamaj kulturoj, pri humaneco ktp), sed ankaŭ en pluraj postaj verkoj Trevor Steele montris, ke gravas por li ne nur la tuj-palpebla realo. Unufoje li eĉ verkis romanon pri Jesuo. Pri Paŭlo ĝis nun li nur havis la ekimpulson, la ideojn, la planon eble. Scipovante legi la germanan, li foje petis min sendi mian ekzempleron de DIE MYSTIK DES APOSTELS PAULUS (La mistiko de la apostolo Paŭlo) de Albert Schweitzer al li, por ke li pli funde studu tiun figuron en frua Kristanismo. Sed ial tio ne konkretiĝis en romanon. Persone mi tre bedaŭras.
 
Mi ne absolute ĉion legis, kion Trevor aperigis, sed ja la plimulton. Rerigardante al lia aŭtora itinero ĝis nun, mi ŝatus iom reliefigi kelkajn trajtojn de lia mirinda verkaro. Estas inter ili aro da romanoj, supozeble por lia sinkompreno nepre centra: tiuj pri Aŭstralio kaj ĝia evoluo. Aŭstralio en la konscio de eŭropanoj komenciĝis kiel punkolonio por blankuloj, kiujn en Eŭropo, precipe en Britujo, oni ne plu povis toleri: mortpuno eble estis konsiderata tro grava puno por pluraj kondamnitoj, do oni tiujn ekzilis al la alia flanko de la planedo. Sed Aŭstralio ne estis senhoma, loĝis tie, vivis, amoris kaj kverelis inter si tie aborigenaj triboj. La origine Latina vorto “aborigeno” signife indikas, ke ili tie estis jam “deorigine”, dekomence – do longe antaŭ la alveno de la unua blankulo. Al la pune ekzilitoj el Eŭropo aldoniĝis aliaj, inkluzive de terkulturistoj, ŝafbredistoj, misiistoj, sed same orserĉistoj ktp. La homoj kun Eŭropa deveno, ĉu serioze altedukitaj ĉu preskaŭ senedukaj, preskaŭ nenion sciis nek komprenis pri la aborigenoj. Ili ekposedprenis teritoriojn, kion la aborigenoj komence tute ne komprenis: kiel eblus posedi grundon, do malpermesi al aliaj troviĝi tie? Eŭropanoj kunportis pafilojn, aborigenoj havis pikilojn, lancojn, ponardojn – tre malegala fariĝis la multa batalado.
 
En FLUGI KUN KAKATUOJ Trevor Steele tiun kolizion inter kulturoj tre elvokive pentras: en la Brita kolonio Okcidenta Aŭstralio la blankaj setlantoj ignoras la rajtojn de la aborigenoj, murdas kaj forĉasas ilin – foje eĉ fariĝas kvazaŭ sporto ĉasi nigrulojn. La mastroj en Londono volas agi kiel ĝentlemanoj, postulas do, ke la aborigenojn oni traktu inde, laŭ homaj rajtoj, humane – sed surloke la farmistoj tion ne komprenas: la “nigoj” rabas la ŝafojn, do necesas gardi sin kontraŭ “tiuj ŝtelistoj”. La atento fokusiĝas al du junuloj: Billy Dixon, naiva deca juna angla enmigrinto, kiu esperas riĉiĝi en la kolonio, kaj Jangabara, multtalenta junulo el la Banubi-tribo, elpelita pro sia ignoro de seksaj tabuoj. Tiuj du soleculoj amikiĝas – sed la rasokonflikto restas baro inter ili. La romano montras nigrulon, kiu lernis agi preskaŭ blankule, sed ja restas si mem: unue perforte, poste neperforte Jangabara sukcesas dum kelkaj jaroj haltigi la blankulan invadon, sed perfido deinterne kaj daŭraj kampanjoj de la polico igas ĉion fariĝi tragedio.
 
PARADIZO ŜTELITA metas en la fokuson de l’ atento la sorton de la loĝantoj de Tasmanio. Ĉu genocido, ĉu missorto aŭ nura hazardo? La kolonia registaro daŭre proklamis kaj avancigis humanan traktadon de aborigenoj. Sed malsanoj, forraboj de aborigeninoj, intertribaj kvereloj rezulte de blankula invado kunefikis ekstermi ilin. Kelkcent homoj sin konfidis al la protekto de amika kaj fidata blankulo, Robinson, kiu kondukos ilin en sendaĝeron kaj sekurecon. Sed lia protektado pri la homoj, kiujn funde li ne komprenis, iel fariĝis perfido – li mortis riĉulo glorata en Britujo.
 
Ofte tiaj renkontiĝoj inter blankuloj kaj aborigenoj finiĝis terure. Tion Trevor Steele montras; pri similaĵoj inter la rolantoj de tiu ĉi romano kaj historiaj personoj kulpas ne la aŭtoro sed la historio mem, averte li skribas en PARADIZO ŜTELITA; – la samon plurloke li povus meti. Sed ĉu tio signifas, ke li “nur” kopias la historion? Ĉu nenion propran ni ricevas de li? – Male, mi dirus: li verkas kiel vera romanisto: prenas individuon, kiun li montras kiel homon vivantan, tute identigeblan, rekoneblan – kaj tiun li kontrastigas kun kelkaj aliaj palpeblaj personoj, kiujn li igas roli en la tragedio. Legante oni forgesas, ĉu temas pri fikcio ĉu ne. Ja ne gravas: gravas, ke “jen nia mondo!“. La Robinson supre menciita estas persono, kiu klare provas kompreni la aborigenojn, savi ilin el ekstermiĝo, sed li ne sukcesas kapti ilian menson, kaj restas strebanto gravigi sin mem antaŭ siaj kunbritoj hejme – kaj ĝuste tiel agante li kunefikas en la pereon de la Tasmanianoj.
 
LA FOTOALBUMO – du volumoj – estas grandioze planita portreto pri Aŭstralia familio, en kiu helpe de fotoj imagitaj oni ekkonas la membrojn de la familio, kun iliaj esperoj, atendoj, klopodoj, elreviĝoj ktp – unuflanke tre riĉa pentraĵo, sed aliflanke mi restas kun la impreso, ke iel mankas resuma apoteozo. Sed eble foje sekvos tria volumo 
 
DIO NE HAVAS EKLEZION ĝis nun estas la lasta el liaj “Aŭstraliaj romanoj”. Mi legis ĝin kvazaŭ iaspecan amdeklaron al “la abigoreno”. Trevor Steele klare konscias, ke la siatempa mito pri la “senmakula sovaĝulo” en la fruaj jardekoj post la malkovro de Ameriko estis fakte ia miskompreno, sed aliflanke ŝajne tiaj “sovaĝuloj” iel retenas ion el nia ĝenerala homeco, kion ni “nesovaĝuloj” tro ofte forgesas. Vere, nepre leginda atestaĵo! Esperantujo estu fiera pri tia aŭtoro.
 
Gerrit Berveling
My rating
 Stars: 0 1 
 
 


상품결제정보

고액결제의 경우 안전을 위해 카드사에서 확인전화를 드릴 수도 있습니다. 확인과정에서 도난 카드의 사용이나 타인 명의의 주문등 정상적인 주문이 아니라고 판단될 경우 임의로 주문을 보류 또는 취소할 수 있습니다.  

무통장 입금은 상품 구매 대금은 PC뱅킹, 인터넷뱅킹, 텔레뱅킹 혹은 가까운 은행에서 직접 입금하시면 됩니다.  
주문시 입력한 입금자명과 실제입금자의 성명이 반드시 일치하여야 하며, 7일 이내로 입금을 하셔야 하며 입금되지 않은 주문은 자동취소 됩니다.

배송 정보

  • 배송 방법 : 빠른등기
  • 배송 지역 : 전국지역
  • 배송 비용 : 3,000원
  • 배송 기간 : 2일 ~ 3일
  • 배송 안내 : - 산간벽지나 도서지방은 별도의 추가금액을 지불하셔야 하는 경우가 있습니다.
    고객님께서 주문하신 상품은 입금 확인후 배송해 드립니다. 다만, 상품종류에 따라서 상품의 배송이 다소 지연될 수 있습니다.

교환 및 반품 정보

교환 및 반품이 가능한 경우
- 상품을 공급 받으신 날로부터 7일이내 단, 가전제품의
  경우 포장을 개봉하였거나 포장이 훼손되어 상품가치가 상실된 경우에는 교환/반품이 불가능합니다.
- 공급받으신 상품 및 용역의 내용이 표시.광고 내용과
  다르거나 다르게 이행된 경우에는 공급받은 날로부터 3월이내, 그사실을 알게 된 날로부터 30일이내

교환 및 반품이 불가능한 경우
- 고객님의 책임 있는 사유로 상품등이 멸실 또는 훼손된 경우. 단, 상품의 내용을 확인하기 위하여
  포장 등을 훼손한 경우는 제외
- 포장을 개봉하였거나 포장이 훼손되어 상품가치가 상실된 경우
  (예 : 가전제품, 식품, 음반 등, 단 액정화면이 부착된 노트북, LCD모니터, 디지털 카메라 등의 불량화소에
  따른 반품/교환은 제조사 기준에 따릅니다.)
- 고객님의 사용 또는 일부 소비에 의하여 상품의 가치가 현저히 감소한 경우 단, 화장품등의 경우 시용제품을
  제공한 경우에 한 합니다.
- 시간의 경과에 의하여 재판매가 곤란할 정도로 상품등의 가치가 현저히 감소한 경우
- 복제가 가능한 상품등의 포장을 훼손한 경우
  (자세한 내용은 고객만족센터 1:1 E-MAIL상담을 이용해 주시기 바랍니다.)

※ 고객님의 마음이 바뀌어 교환, 반품을 하실 경우 상품반송 비용은 고객님께서 부담하셔야 합니다.
  (색상 교환, 사이즈 교환 등 포함)

서비스 문의

에스페란토 도서 구입과 관련하여 불편사항이 있으시면 010-3340-5936으로 연락주시면 감사하겠습니다.

상품 사용 후기

상품의 사용후기를 적어주세요.

게시물이 없습니다

모두 보기 사용 후기 쓰기

상품 Q&A

상품에 대해 궁금한 점을 해결해 드립니다.

게시물이 없습니다

모두 보기 상품 Q & A 쓰기