컨텐츠 바로가기


product


현재 위치

  1. 문 학
  2. 원작 문학

이전 제품 보기

다음 제품 보기

크게보기

[P00000LX] La alta akvo Istvan Nemere 적립금

() 해외배송 가능

La alta akvo Istvan Nemere 기본 정보
판매가
소비자가 0원
적립금
  • 1,000 (1000.00%)
  • 무통장 결제시 적립금 ( %) 무
  • 카드 결제시 적립금 ( %) 카
  • 실시간 계좌 이체시 적립금 ( %) 실
  • 적립금 결제시 적립금 ( %) 적
  • 휴대폰 결제시 적립금 ( %) 휴
무이자할부
제조사 헝가리
원산지 129쪽
상품코드 P00000LX
수량

updown

국내/해외배송
SNS 상품홍보
QR코드  

이미지저장 | 코드URL복사

QR코드 보내기 페이스북으로 보내기 트위터로 보내기 미투데이로 보내기 요즘로 보내기

장바구니 담기 관심상품 등록 추천 메일 보내기

쇼핑 계속하기 바로 구매하기

event

상품상세정보

 Istvan Nemere의 원작 소설(재고 없음)

Recenzo de Sten Johansson

Inundata triopo

Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo
Aldonita de Andrej Grigorjevskij (2004-10-08)

La alta akvo estas unu el la romanoj de István Nemere, kie pleje koncentriĝas kelkaj el liaj konataj temoj. Unu tia temo estas la rilato inter moderna, urba vivstilo kaj la sopirado al pli tradicia, vilaĝa vivo. Alia temo estas la rilato inter socio kaj naturo, kaj ankoraŭ alia estas la homa soleco. Aldoniĝas plue la rilato inter viroj kaj virinoj, ankaŭ sufiĉe ofta temo ĉe Nemere. En la romano tiuj diversaj temoj kunfandiĝas en simplan sed plurfundan rakonton pri tri personoj, du viroj kaj unu virino.

La rakonto okazas dum kelkaj aŭtunaj tagoj en valo inundata pro la konstruo de digo por elektrocentralo. Rolas inĝeniero de la hidroelektra kompanio, lia edzino kaj la lasta loĝanto de vilaĝo inundota. La rakonto sekvas tiun triopon alterne dum la akvo altiĝas. Dum kampoj, arboj kaj domoj sinkas en artefaratan lagon, tiujn tri personojn inundas memoroj, sopiroj, revoj, deziroj kaj antaŭzorgoj. La verko do estas psikologia romano, kiu precipe elstarigas la solecon de ĉiu homo. La etoso ĉe la tri protagonistoj varias de obstino kaj melankolio ĝis retenata agresemo.

Oni ofte prezentis ĉi romanon kiel verkon pri ekologia demando, la konflikto inter medioprotektado kaj ekspluatado. Sed tiu temo ne estas tre emfazita en la teksto. Same multe gravas la konflikto inter tradicio kaj moderneco. Plej grave, la altiĝanta, inundanta akvo ja estas forta metaforo de homaj sentoj, emocioj, kiuj aperas el la subkonscio kaj influas la ŝajne blindan agadon de la tri ĉefaj personoj.

La temo socio-naturo esprimiĝas jene fare de unu el la triopo:

- Ni vivas sur la Tero (...) Sed en la urboj la homoj jam apenaŭ vidas la teron, eĉ ne tuŝas ĝin. Ili vivas inter muroj, iradas sur ŝtono, betono, asfalto, artefarita marmoro... Ĉio havas nur surogaton, pri ĉio ni havas nur bildon aŭ sonon, memoron, kopion. La realeco foras, pli kaj pli foras. (p. 63)

La personeco de la du viroj estas bone ellaborita, kaj ili impresas individue kaj kredinde. Certagrade tio validas ankaŭ pri la virino, tamen ŝia sinteno ne facile kompreneblas aŭ eĉ kapteblas. En ŝia pensofluo grave sed mistere rolas bildoj de la pentristo Hieronimo Bosch. La rakonto enhavas ankaŭ alian virinon, kiu tamen estas nur kliŝo tute sen individueco. Krome iom gravas ankoraŭ unu virino, forestanta sed ĉiam ĉeestanta en la pensoj de unu el la viroj.

En La alta akvo István Nemere trovis tre konvenan kaj efikan formon por trakti kelkajn el siaj ĉefaj temoj. La verko estas tre kohera kaj psikologie kredinda. Kvankam la eksteraj eventoj povas ŝajni ne tre dramaj, tamen li sukcesas krei eksciton kaj dinamikon el la senkompata altiĝado de la akvo kaj la interhomaj rilatoj preskaŭ same neeviteblaj. Tial oni legas la romanon kun intensa intereso kaj atento.

La stilo de Nemere kiel kutime estas simpla sed zorge agordita al la rakonto. La frazoj estas senornamaj sed kapablaj elvoki sentojn kaj asociadon, tiel ke oni legante sentas ĉeeston en la scenejo de la rakonto. Oni ja trovas iom da lingvaj apartaĵoj ofte aperantaj ĉe Nemere, sed ili kutime ne ĝenas la legadon. Tipa trajto evidente konscie elektita estas nekompletaj frazoj, laŭ parola stilo. Ofte tio bone funkcias. "Neniu diras, tamen ĉiuj konjektas: lia tasko estas defendi la ministron, se eble iu... aŭ io... Sed ĉi tie neniu. Nenio." (p. 121) Ofte li ellasas subjekton, ne nur de subpropozicioj, laŭ orienteŭropa kutimo, sed eĉ de sendependaj frazoj. Se la subkomprenita subjekto samas kiel tiu de la antaŭa frazo, oni tamen facile sekvas la fadenon. Se ne, la rezulto iufoje riskas iomete konfuzi: "Dum la jaroj mi skribis cent leterojn al vi, se nun alvenus, ankoraŭ mi povus montri ilin, la plenan skatolon." (p. 84) Aperas ankaŭ alispecaj apartaĵoj de orienteŭropa Esperanto, kiel duobla neado, -us-formo post adverba kvazaŭ ktp. Krome jen kaj jen surprizas misaj vortoj kiel "designi" (=destini, p. 28), "banknoto" (=monbileto, p. 56), "gobleno" (=gobelino, murtapiŝo, p. 58), "pulpito" (=pupitro, p. 89) kaj "fantastika" (=fantasta, p. 102). Sed kiel kutime ĉe Nemere tiuj malzorgaĵoj neniel fuŝas la vivan stilon.

Se mencii iun pli gravan mankon de la verko, mi eble dezirus pli ampleksan prilaboradon de kelkaj temoj, kiuj nun estas preskaŭ nur skize traktataj. Tio koncernas ekzemple la du divorcajn historiojn, kaj ĉefe la sume tri virinoj de la verko restas enigmaj.


상품결제정보

고액결제의 경우 안전을 위해 카드사에서 확인전화를 드릴 수도 있습니다. 확인과정에서 도난 카드의 사용이나 타인 명의의 주문등 정상적인 주문이 아니라고 판단될 경우 임의로 주문을 보류 또는 취소할 수 있습니다.  

무통장 입금은 상품 구매 대금은 PC뱅킹, 인터넷뱅킹, 텔레뱅킹 혹은 가까운 은행에서 직접 입금하시면 됩니다.  
주문시 입력한 입금자명과 실제입금자의 성명이 반드시 일치하여야 하며, 7일 이내로 입금을 하셔야 하며 입금되지 않은 주문은 자동취소 됩니다.

배송 정보

  • 배송 방법 : 빠른등기
  • 배송 지역 : 전국지역
  • 배송 비용 : 3,000원
  • 배송 기간 : 2일 ~ 3일
  • 배송 안내 : - 산간벽지나 도서지방은 별도의 추가금액을 지불하셔야 하는 경우가 있습니다.
    고객님께서 주문하신 상품은 입금 확인후 배송해 드립니다. 다만, 상품종류에 따라서 상품의 배송이 다소 지연될 수 있습니다.

교환 및 반품 정보

교환 및 반품이 가능한 경우
- 상품을 공급 받으신 날로부터 7일이내 단, 가전제품의
  경우 포장을 개봉하였거나 포장이 훼손되어 상품가치가 상실된 경우에는 교환/반품이 불가능합니다.
- 공급받으신 상품 및 용역의 내용이 표시.광고 내용과
  다르거나 다르게 이행된 경우에는 공급받은 날로부터 3월이내, 그사실을 알게 된 날로부터 30일이내

교환 및 반품이 불가능한 경우
- 고객님의 책임 있는 사유로 상품등이 멸실 또는 훼손된 경우. 단, 상품의 내용을 확인하기 위하여
  포장 등을 훼손한 경우는 제외
- 포장을 개봉하였거나 포장이 훼손되어 상품가치가 상실된 경우
  (예 : 가전제품, 식품, 음반 등, 단 액정화면이 부착된 노트북, LCD모니터, 디지털 카메라 등의 불량화소에
  따른 반품/교환은 제조사 기준에 따릅니다.)
- 고객님의 사용 또는 일부 소비에 의하여 상품의 가치가 현저히 감소한 경우 단, 화장품등의 경우 시용제품을
  제공한 경우에 한 합니다.
- 시간의 경과에 의하여 재판매가 곤란할 정도로 상품등의 가치가 현저히 감소한 경우
- 복제가 가능한 상품등의 포장을 훼손한 경우
  (자세한 내용은 고객만족센터 1:1 E-MAIL상담을 이용해 주시기 바랍니다.)

※ 고객님의 마음이 바뀌어 교환, 반품을 하실 경우 상품반송 비용은 고객님께서 부담하셔야 합니다.
  (색상 교환, 사이즈 교환 등 포함)

서비스 문의

에스페란토 도서 구입과 관련하여 불편사항이 있으시면 010-3340-5936으로 연락주시면 감사하겠습니다.

상품 사용 후기

상품의 사용후기를 적어주세요.

게시물이 없습니다

모두 보기 사용 후기 쓰기

상품 Q&A

상품에 대해 궁금한 점을 해결해 드립니다.

게시물이 없습니다

모두 보기 상품 Q & A 쓰기