"Oni komprenas gravecon tra proverboj !"
Kun ĝojo mi gratulas la novan eldonaĵon, kies titolo estas 'Afrikaj proverboj' verkitan de nia kara samideano Aĝe Aĝevi. La libro estas tre utila kaj havinda por kompreni Afrikon. Tra la proverboj oni povos trovi grandan trezoron de popola saĝeco de afrikanoj kaj tra tiuj mallongaj frazoj oni povos renkonti ian profundan ideon de la popolo ol per perfekta konado de la lingvo. Kiel vi scias, nia majstro Zamenhof mem unuafoje tradukis 2630 proverbojn en Esperanton nome, 'Proverbaro Esperanta', kiuj estis kolektitaj de sia patro Marko Zamenhof. Tio elokvente diras, ke la proverbo estas tiel grava por kompreni tiaman vivon de la popolo. Mi ne dubas, ke la verkaĵo donos la ŝancon kompreni afrikan kulturon al tiuj, kiuj havas intereson pri alia kontinenta kulturo sur la terglobo. Kore gratulante, amike via,
LEE Jungkee Estrarano de UEA pri afrika movado
|